Finkenbach (Wiesbach)
Finkenbach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Germanio, federacia lando Rejnlando-Palatinato |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 7,4 km |
Fluo | |
Fonto | sude de Mörsfeld |
- Alteco super marnivelo | 320 m |
Enfluejo | en Wendelsheim en la rivereton Wiesbach |
- Alteco | 168 m |
Geografio | |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Kriegsbach |
- Maldekstraj | Schindelbach |
La rojo Finkenbach estas 7,4 longa, orografie maldekstra flankrivero de la rivereto Wiesbach en la Rejnhesa Svislando, kiu apartenas al la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La fonto de la rojo Finkenbach situas sude de Mörsfeld en la malaltaĵo inter Monzfelder Hübel (moneto de Monzfeld) kaj Schwarzer Hübel ( nigra monteto) okcidente kaj la monteto „Märmelstein sudesur alteco de 320m s.m. De ĉi-tie la rojo unue fluas orienten. Post nelonge enfluas de dekstre la rojo Kriegsbach.
Malsupre de tiu enfluejo la Finkenbach turnas sin norden. Oriente de Mörsfeld enfluas de maldekstre la rojo Schindelbach. La rojo transfluas la vilaĝon Wendelsheim kaj enfluas la rivereton Wiesbach de maldekstre sur alteco de 168 m s.m.
Sur sia 7,4 km longa vojola Finkenbach trapasas altodiferencon de 168 m, kiu egalasal deklineco de la riverfundo de 22,7 ‰ . Ĝi deakvigas areon de 18,053 km² .
Medio
[redakti | redakti fonton]La rojo Finkenbach estas mineralriĉa karbonata mezmontara rojo. La kvalito de ĝia akvo estas priskribebla kiel „signife ŝanĝita“.